Elektrono
malpeza elementa fermiono kies elektra ŝargo estas −1; komponanto de ĉiu atomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La elektrono[1] aŭ negatono[2] estas fundamenta subatoma partiklo, kiu portas negativan elektran ŝargon. Ĝi estas leptono, kiu partoprenas en elektromagnetaj interagoj, kaj ĝia maso estas malpli ol unu milono el la maso de la plej eta atomo. Ĝia elektra ŝargo difiniĝas konvencie esti negativa, kun valoro de −1 en atomaj unitoj. Kune kun atomaj nukleoj, elektronoj konsistigas atomojn; iliaj interagoj kun apudaj nukleoj estas la ĉefa kaŭzo de kemia ligado.