From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kliffalko aŭ Eleonora falko (Falco eleonorae) estas eleganta svelta falko, malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi apartenas al grupo de apusfalkoj, fermita nombro de similaj falkoj ofte konsiderataj subgenro Hypotriorchis. La Malhela falko estas foje konsiderata ties plej proksima parenco, sed dum ili certe apartenas al sama stirpo, ili ŝajne ne estas frataj specioj.[1] La alternativa nomo de Eleonora falko rilatas al Eleonoro de Arborea, nacia heroino de Sardinio[2].
Kliffalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco eleonorae Gene, 1839 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kliffalko havas ardeznigrajn dorson kaj flugilojn. Ekzistas kaj tutnigra malhela formo kaj hela formo. Ĝi estas eleganta rabobirdo kiu longas 36–42 cm kaj havas enverguron de 90–105 cm; la longaj flugiloj atingas ripoze la vostopinton. Ĝi havas formon kiel de granda Alaŭdfalko aŭ de malgranda svelta Migra falko, kun ties longaj pintecaj flugiloj, longa vosto kaj svelta korpo. Estas du laŭ koloro morfoj: La plenkreska malhela morfo estas tute nigrecbruna kaj supre kaj sube, kun nigraj subflugiloj. La hela morfo estas pli kiel junulo de Alaŭdfalko, sed havas sablokolorajn subajn partojn kun nigra vertikala strieco, blankecajn gorĝon kaj vangojn (inter ili vanga strio), kaj montras ankaŭ kontraston inter la nigraj subflugiloj kaj la pli pala bazo de la flugilplumoj. Ambaŭ morfoj havas tipan hokoforman grizan bekon kun hela bazo kaj flavaj vaksaĵo, ĉirkaŭokulo kaj kruroj (kun nigraj ungoj).
Junuloj estas ankaŭ kiel granda junulo de Alaŭdfalko, sed la palaj subaj partoj kontrastas kun pli malhelaj flugilpintoj kaj flugilkovriloj. La alvoko estas tipa falka kek-kek-kek.
Tiu palearktisa specio reproduktiĝas en insuloj de la Mediteraneo precipe ĉe Grekio (kie reproduktiĝas du trionoj de la monda populacio), sed ankaŭ en Kanarioj kaj ĉe Hispanio, Italio, Kroatio, Maroko kaj Alĝerio. La Parko Tilos estas la reprodukta areo de 10% de la monda populacio de Kliffalkoj. Nome 650 paroj de tiu specio reproduktiĝas en tiu insulo laŭ la studo fare de la programo de Tilos LIFE-Nature de la Helena Ornitologia Societo kaj la Eŭropa Unio. Ĝi estas rara vaganto norde de sia teritorio.
Tiu estas longdistanca migranta, kiu vintras en Madagaskaro. La migrovojo estis ĵuse malkaŝita kaj male al antaŭaj sugestoj oni montris per satelita telemetrio, ke ĝi estas interna tra la afrika kontinento. Tradicie oni sugestis, ke ĝi estas marborda, kaj birdoj venus el okcidenta pinto de la Mediteraneo fluge al Suez antaŭ flugi suden al Ruĝa Maro, kaj tra la Korno de Afriko. Tamen ĵuse satelitkontrolitaj animaloj fare de hispanaj kaj germanaj esploristoj pruvis internan vojon tra Saharo, la ekvatoraj pluvarbaroj ĝis atingi Kenjon kaj Mozambikon. La totala distanco kovrita dum la flugo atingis ĝis 9000 km por ununura veturo.
Ĝi ĉasas nur aere. Ĝi nestas en klifoj apud la mediteranea maro. Tie ĝi povas ĉasi dikajn insektojn per lerta eĉ akrobatia flugo, atendanta la migradon de birdetoj, kiuj koncentriĝos antaŭ ol trapaŝi la maron. Ili manĝas grandajn insektojn, kiaj libeloj, kiuj estas transpasataj el ungoj al beko kaj manĝataj dumfluge. Ili kaptas malgrandajn birdojn dumfluge, uzante rapidon kaj akrobatian kapablon. Tiuj birdoj pasas multan tempon flugante laŭlonge de marbordaj klifoj per pova flugilfrapado serĉe de lacaj venantaj migrantoj.(Walter 1979)
Observoj al granda kolonio de kliffalkoj en insularo Esauira (Maroko) montris, ke kiam falkoj povas predi multajn malgrandajn migrantajn birdojn, foje anstataŭ mortigi ĉiujn predojn ili parte senplumigas kelkajn por eviti ties forflugon kaj metas ilin en rokfendoj; tiele ili povas konsumi ilin poste.[3]
Kliffalkoj nestas malfrue demetante ovojn fine de julio. Tiel ĝi nutras siajn idojn dum septembro kaj oktobro kiam la migrontaj birdopredoj estos pli multaj. Poste la kliffalko migroflugas al Madagaskaro. Ili nestumas kolonie en mabordaj klifoj (kio nomigas la specion); la ino demetas ĝis 4 ovojn. Tiu specio havas malfruan reproduktan sezonon, en fina somero, ĉar ĝi estas specialista ĉasanto de migrantaj birdoj kiuj pasas tra la Mediteraneaj insuloj je tiu epoko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.