Elisabeth von Bergh-s’Heerenberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elizabeta de Bergh-s’Heerenberg, ofte ankaŭ nomata Elizabeta de Bergh, (naskiĝis en 1581 en Kastelo Bergh en ’s-Heerenberg, Nederlando; mortis la 12-an de januaro 1614 en Essen) estis imperie senpera princino de la abatinejo Essen ekde 1605 ĝis 1614 same kiel abatino de la abatinejoj en Freckenhorst (ekde 1605) kaj Nottuln (ekde 1613).
Rapidaj faktoj Persona informo, Abatino de Essen ...
Elisabeth von Bergh-s’Heerenberg | ||
---|---|---|
princabatino | ||
Tomboplato de Elizabeta de Bergh en la katedralo de Essen | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1581 en Montferland | |
Morto | 12-an de januaro 1614 (1614-01-12) en Essen | |
Abatino de Essen | ||
Dum | 1605–1614 | |
Abatino de Freckenhorst | ||
Dum | 1605– | |
Abatino de Nottuln | ||
Dum | 1613– | |
Fermi
La abatino, pri kiu memorigas nun tomboplato en la katedralo de Essen, estis la pinto de la katolika kontraŭreformacia en Essen. Elizabeta, en sia ofico malbonŝanca, dependis plene de siaj konsilantoj kaj estis tragike enamiĝinta en protestanta amiko el la junaĝo. Ŝi tre subite mortis en la aĝo de nur 33 jaroj.