Daŭripova agrikulturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Daŭripova aŭ eltenebla agrikulturo estas la ago de terkultivado surbaze de kompreno de ekosistemaj servoj, de la studo de rilatoj inter organismoj kaj ilia medio. Ĝi estis difinita kiel "integra sistemo de praktikoj por planto kaj besto produktado kiu havas ejo-specifan aplikiĝon kiu daŭros dumlonge", ekzemple:
- Plenumi homan manĝadon kaj fibrobezonojn
- Plifortigi median kvaliton kaj la naturresursan bazon el kiu la agrikultura ekonomio dependas
- Fari la plej efikan uzadon de nerenovigeblaj resursoj kaj de farmaj resursoj kaj integri, kie konvenu, naturajn biologiajn ciklojn kaj kontrolojn
- Daŭrigi la ekonomian daŭrigeblecon de farmoperacioj
- Plibonigi la vivokvaliton por farmistoj kaj socio kiel tutaĵo[1]