Elŝrankigo
senkonsenta malkaŝo de ies stato kiel seksa aŭ sekseca minoritatano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Elŝrankigo estas ago malkaŝi la seksan orientiĝon aŭ sekson de samseksema, neniuseksema, ambaŭseksema, aŭ transgenra persono sen ties konsento. Elŝrankigado diskutigis onin pri aferoj, kiaj privateco, elekto, hipokriteco, kaj damaĝo kaj debatigis onin pri kio estas la komuna bono en klopodoj kontraŭstari homofobion kaj aliseksemismon. Publikigita elŝrankigo celas elstarulojn el la socio, ekzemple bone konatajn politikistojn, talentajn atletojn aŭ popularajn artistojn. Kontraŭuloj al movadoj por GLAT-aj rajtoj kaj ankaŭ aktivistoj en GLAT-aj komunumoj uzis tian elŝrankigon kiel polemikan politikan kampanjon aŭ strategion. En klopodo antaŭmalhelpi elŝrankigon, publika GLAT-ulo povas decidi publike elŝrankiĝi mem, kvankam rego de la kondiĉoj de la malkaŝo de GLAT-a idento estas nur unu el diversaj motivoj por elŝrankiĝi.