From Wikipedia, the free encyclopedia
Emma. (kun punkto) estas historiepoka komedia filmo de 2020 bazita sur la samnoma romano de 1815 de Jane Austen. Reĝisorita de Autumn de Wilde, kaj verkita de Eleanor Catton, en la filmo stelulas Anya Taylor-Joy, akompanata de Johnny Flynn, Josh O'Connor, Callum Turner, Mia Goth, Miranda Hart, kaj Bill Nighy. Ĝi estis elsendita en Britio la 14an de Februaro 2020, kaj en Usono la 21an de Februaro 2020. Ĝi ricevis ĝenerale favorajn rezencojn el kritikistoj, kaj enspezis 26 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde. La filmo ricevis du nomumojn al Oskar-premioj nome por Plej Bonkvalita Kostumdesegno kaj por Plej Bonkvalitaj Ŝminko kaj Harfrizado en la 93a ceremonio de disdono de Oskar-premioj.
Emma | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Emma. |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 21 feb. 2020, 5 mar. 2020, 14 feb. 2020, 24 apr. 2020, 12 mar. 2020 |
Ĝenro | filma dramo, filmo bazita sur romano, komedia filmo |
Kameraado | Christopher Blauvelt |
Reĝisoro(j) | Autumn de Wilde |
Produktisto(j) | Tim Bevan • Eric Fellner • Graham Broadbent |
Scenaro | Eleanor Catton |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Isobel Waller-Bridge |
Rolantoj | Anya Taylor-Joy • Joe Flynn • Bill Nighy • Mia Goth • Miranda Hart • Josh O'Connor • Callum Turner • Amber Anderson • Rupert Graves • Gemma Whelan • Tanya Reynolds • Connor Swindells • Oliver Chris • Chloe Pirrie • Angus Imrie |
Produktinta firmao | Working Title Films Blueprint Pictures Focus Features |
IMDb | |
Emma Woodhouse estas junulino entuziasma por aranĝi amaferojn de konatuloj, eĉ diktatore decidante pri iliaj vivoj. Ŝi restas fiera, ke ŝia interveno solvas la vivon de la aliuloj. Tiukadre ŝi klopodas edzinigi sian amikinon Harriet Smith kun pastro Elton, kiu rezultas socia grimpulo kaj aroganto, krom kandidato por la propra Emma. Aperas tre diversaj roluloj kiuj teksas inter si diversajn interplektitajn rilatojn, en kiuj Emma agadas arogante kaj vivdecida. Ekde la komenco, nur Mr. Knightley, najbaro kaj parenco de Emma, kuraĝis kritiki ŝin, kaj kvankam pli aĝa ol Emma, li amas ŝin. Okazas amsenta triangulo inter Harriet, Emma kaj Mr. Knightley, kiu solviĝas je la filmofino. La amafera intrigo estas ekskuzo por la socia kritiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.