Emocio
Mensa stato ŝanĝiĝa; biologiaj statoj asociitaj kun la nerva sistemo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Emocio (de la latina: motio, ago movi, moviĝo) estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo de personoj, de biologiaj reagoj (adrenalino), kiu alvenas responde al iuj situacioj (male al emocio konscie dezirata). Tiu respondo povas esti sentiva (tristeco, kolero, ĝojo), psika (ŝanĝo en la interna korpa funkciado), scikapableca (interpretado de la situacio) aŭ agmaniera.
Vastaj retoj de cerbaj strukturoj implikiĝas en la percepto, la traktado kaj la regulado de emocioj, kiuj influas aliajn psikologiajn fenomenojn, kiel estas atento, memoro aŭ esprimo (parola aŭ korpa).