Enkaŭstiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Enkaŭstiko,[1][2] ankaŭ konata kiel varmega vakso-pentrado, vakspentra tekniko uzas varmigitan abelvakson kun aldonitaj koloraj pigmentoj. La likvaĵo aŭ pasto tiel estas aldonita al surfaco, kutime al preparita ligno, kvankam tolo kaj aliaj materialoj estas ofte uzataj. La plej simpla enkaŭstika miksaĵo povas esti farita per aldono de pigmentoj al abelvakso, sed ekzistas pluraj aliaj receptoj, kiuj povas esti uzataj; iuj enhavas aliajn tipojn de vaksoj, damargumo, lingrajna oleo aŭ aliaj ingrediencoj. Puraj, pulverigitaj pigmentoj povas esti uzataj, kvankam iuj miksaĵoj uzas oleofarbojn aŭ aliajn formojn de pigmento.
Oni povas uzi metalajn ilojn kaj specialajn brosojn por formigi la pentraĵon, antaŭ ĝi malvarmiĝu, aŭ oni povas uzi varmigitajn metalajn ilojn por manipuli la vakson, se ĝi jam malvarmiĝis al la surfaco. Hodiaŭ, iloj kiel varmigaj lampoj, varmigaj pafiloj kaj aliaj metodoj ebligante varmigon permesas al la artistoj etendi la tempodaŭron, dum kiu ili povas labori per la materialo. Ĉar vakso estas uzata kiel pigment-ligilo, enkaŭstiko eblas esti skulptata kaj ankaŭ pentrata. Aliaj materialoj povas esti enkapsuligitaj aŭ kolaĝitaj en la surfaco, aŭ tavoligitaj, uzante la enkaŭstikan medion por ligi ĝin al la surfaco.