Enskribita cirklo kaj alskribitaj cirkloj de triangulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la enskribita cirklo de triangulo estas la plej granda cirklo enhavata en la triangulo; ĝi tuŝas na (estas tanĝanta al) la tri lateroj.
La alskribita cirklo de la triangulo estas cirklo kuŝas ekster la triangulo, tanĝanta al unu el ĝiaj lateroj kaj tanĝanta al la vastigaĵoj de la aliaj du lateroj. Ĉiu triangulo havas tri diversajn alskribitajn cirklojn, tanĝantaj al tri diversaj lateroj.
Centro de la enskribita cirklo povas troviĝi kiel komunaĵo de la tri enaj angulaj dusekcantoj. Centro de ĉiu alskribita cirklo estas komunaĵo de ena dusekcanto de la kontraŭa angulo kaj eksteraj dusekcantoj de la aliaj du.