Ernest Deligny
franca esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernest DELIGNY (dölinji), franco, licea prof. Naskiĝis la 9-an de decembro 1864 en Fauquembergues (urbeto 25 km sudokcidente de Saint-Omer, norda Francio); mortis la 24-an de februaro 1950 en Saint-Omer. Direktis dum 30 jaroj sportajn societojn. Estis Volapükisto; li fariĝis E-isto en 1900. Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la nordfrancan federacion (1908), kies prezidanto li estas. Kreis en 1908 la Norda Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930. Ĝenerala sekretario de la XII. Universala Kongreso (Hago,1920); organizis 4 esperantajn ekspoziciojn en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer. Entute li partoprenis 18 universalajn kongresojn.
Ernest Deligny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1864 (1864-12-09) en Fauquembergues |
Morto | 24-an de februaro 1950 (1950-02-24) (85-jaraĝa) en Saint-Omer |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • volapukologo • bibliotekisto |
Li verkis Cours elémentaire d'Espéranto, 1905; Traduko el la greka lingvo. Ranratbatalo, 1908; Lia rakonto Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto aperis en la kolekto Laŭroj; La vivo de liceano, dialogoj 1925; Traduko de Dumas: Tri rakontoj 1933.