Esperanto-movado en Katalunio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lulilo de Esperanto estis la ĉefurbo Barcelono, kvankam la unuaj Esperantistoj aperis en proksimaj Katalunaj urbetoj. Barcelono, ĝiaj najbaraj urboj Sabadell, Terrassa kaj Manresa ĉiam liveris al la nacia Esperanto-movado la plej grandan nombron de batalantoj kaj pioniroj. La movadon nutris du grandaj kaj romantikaj idealoj, kiuj ofte konvulsie subskuis la ordon regantan en tiu tempo: proletoj kaj katalunaj naciistoj. Ambaŭ trovis en la alpreno de lingvo internacia partan solvon de iliaj idealistaj sopiroj. La proletoj vidis en Esperanto la plej praktikan solvon por la starigo de solida interrilato kun samklasaj eksterlandanoj.
La direktado de la movado ĉiam estis en la manoj de tiuj personoj, kiuj en la ne-Esperanta vivo estis sentemaj patriotoj, kaj ilia agado en la Esperantista kampo estis vole-nevole iom saturita de iliaj patriotaj kredoj, kiuj forte akcentiĝis, kiam iu afero ektuŝis la prilingvan demandon. "Kataluna lingvo la unua, Esperanto la dua lingvo por ĉiuj", estis ambaŭ esprimoj, kiuj pulsis en iliaj koroj kaj elfluis el iliaj lipoj. La hispana lingvo oficiala kaj deviga lingvo en tiu tempo estis sisteme flankenlasata. Egale okazis ĉe la tiam ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj "Espero Kataluna" kaj KEF, kiuj ĉiam zorge konservis sian sendependecon kaj rekte interrilatis kun la Centra Oficejo de Paris.