Esperanto-movado en Luksemburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
En landeto Luksemburgo (300.000 enloĝantoj) agadis kelkaj Esperantistoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj Esperantistoj en Luksemburgurbo estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis prop. artikolon en „L'Independance Luxembourgeoise“ (11 apr.), M. Yuckun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj. Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj int. Ido-kongresoj, sed iom post iom la movado malvigliĝis kaj disfalis. Diversaj klopodoj estas faritaj por reenkonduki Esperanton, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en Luksemburgo kaj uzis Espernanton, kaj en 1931, kiam R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon. En kelkaj int. kongresoj okazintaj en L. E-istoj partoprenis kaj propagandis. Organizita movado ankoraŭ ne ekzistas; Esperantistaj gazetoj havas kelkajn abonantojn; de 1933 estas del. de UEA en la ĉefurbo Luxembourg. En Luksemburgo aperas la E-gazeto: La Juna Batalanto. |
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |