From Wikipedia, the free encyclopedia
Etumbio (france Etoumbi) estas urbo en la nord-okcidento de la Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), en la departemento Cuvette okcidenta (55.000 loĝantoj). Ĝiaj koordinatoj estas 0,02° N kaj 14,89° E.
Etumbio | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 862 (2018) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 1′ N, 14° 54′ O (mapo)0.02083333333333314.893333333333 [+] | ||
Alto | 424 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Vojoj ligas la urbon al la provinca ĉefurbo Ewo, 100 km sude de Etumbio, kaj al Mékambo en najbara Gabono. Iom norde de ĝi troviĝas la Nacia Parko Odzala. La pliparto de la loĝantaro vivas de ĉasado en la ĉirkaŭa praarbaro. Ekzistas fabriko por produktado de palma (elea) oleo.
En la urbo lastatempe kvarfoje ekestis epidemio de la viruso ebolo, supozeble, ĉar urbanoj manĝis viandon de bestoj trovitaj mortaj en la praarbaro. En 2003 en la provinco 120 homoj mortis pro epidemio. En majo 2005 oni deklaris kvarantenon por eviti disvastigon de la malsano.
En februaro kaj marto 2005 la urbon trafis epidemio de morbilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.