Eŭrovido-Kantokonkurso 1958
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 3-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 12-an de marto 1958 en Hilversum (Nederlando). Ĝi estis prezentata en la AVRO-studioj de Hannie Lips. La venkanto estis André Claveau (Francio) kun la kanto Dors mon amour.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1958 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 12-a de marto 1958 vd | |
Geografia situo | 52° 14′ 0″ N, 5° 11′ 0″ O (mapo)52.2333333333335.1833333333333 | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Domenico Modugno, la kantisto de Italio, estis la unua artisto sur la scenejo sed kaŭze de teknikaj problemoj oni ne povis vidi lin bone en multaj landoj kaj Modugno ricevis la permeson kanti denove Nel blu dipinto di blu, kanton kiu iĝis poste famkonata en la tuta mondo sub la nomo de Volare. En la konkurso, la kanto atingis nur la 3-an lokon.