Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 18-an de marto 1962 en Luksemburgo. Mireille Delanoy prezentis la konkurson en la Villa Louvigny.
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 18-a de marto 1962 vd | |
Geografia situo | 49° 36′ 41″ N, 6° 7′ 21″ O (mapo)49.6113888888896.1225 | |
Lando(j) | Luksemburgo vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Oni komencis ornami multe la scenon: Post 1961 kiam oni ornamis la scenon per floroj, nun oni povis vidi multajn lumantajn stelojn. Estis teknikaj problemoj (kompleta nigrumo) kaj oni povis vidi ilin nur parte.
Nova sistemo de juĝaĵo estis enkondukata ĉar Germanio plendis la "multajn" venkojn de Francio (1958, 1960) kaj Nederlando (1957, 1959). Laŭ la nova sistemo ĉiu lando atribuis nur ses poentojn: tri por la plej bona kanto, poste du kaj unu poenton. Rezulto : Ebla venkanto povis nur atingi maksimume 45 poentojn.
La nova sistemo kaŭzis multajn egalecojn de poentoj: Du 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, tri 10-aj vicoj kaj kvar 13-aj vicoj. Venkanto estis (kun nur 26 poentoj) la kantistino Isabelle Aubret kun Un premier amour – denove Francio.