![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/EuroSueciaAnterior.svg/langeo-640px-EuroSueciaAnterior.svg.png&w=640&q=50)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2013
58-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 estis la 58-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 14-an, 16-an kaj 18-an de majo 2013, en Malmö, Svedio. Svedio gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la kantistino Loreen venkis la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 per la kanto "Euphoria."
Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso ![]() | ||
Komenco | 14-a de majo 2013 vd | |
Fino | 18-a de majo 2013 vd | |
Lando(j) | Svedio vd | |
Situo | Malmö | |
Moto | We Are One | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Entute 39 landoj partoprenis en la evento, tri malpli ol la pasinta jaro. Armenio revenis post unujara foresto, sed kvar landoj retiriĝis: nome Bosnio kaj Hercegovino, Portugalio kaj Slovakio pro financaj kialoj, kaj Turkio en protesto kontraŭ la reguloj koncerne naciaj ĵurioj, kaj ankaŭ la regulo pri "kvin grandaj", kiuj donas aŭtomatajn lokojn en la ĉiujara finalo al Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj Unuiĝinta Reĝlando.
La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvin antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis kun la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Svedio. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn.
En ĉiu konkurso inter la jaroj 1956 kaj 2012, loterio decidis la ordo kiu la kantoj estis prezentitaj. Ekde 2013, la produktistoj de la spektaklo decidis la ordon, kaj disigis similajn kantojn el unu la alian.