Vikimedia apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭzebio (pri malsamaj nomformoj vidu sube), latine Eusebius, antikve-greke Εὐσέβιος, estas vira persona nomo.
Pluraj historiaj personoj nomiĝas latine Eusebius, antikve-greke Εὐσέβιος. En Esperanto ne ekzistas centprocente firma esperantigo de tiu nomo. La nomformo Eŭsebio estas pli fidela al la skriba formo de la latina nomo. Aliflanke la formo Eŭzebio pli similas al la prononco en pluraj lingvoj, kaj ĝi sekvas la tradicion ke intervokala S en latina vorto ĝenerale iĝas Z en Esperanto (Esperantigo de vortoj el latina fonto). Kaj Eŭsebio kaj Eŭzebio konservas la -i- en la finaĵo, kiel ankaŭ faras preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj kie oni trovas variaĵon de tiu nomo, kun la sola escepto de la franca lingvo.
Alia nomformo sen -i-, Eŭzebo, similas la francan formon. ReVo listigas "Eŭzebio" kun du fontindikoj, sed ankaŭ indikas unu antaŭvikipedian, paperan fonton por la nomo "Eŭzebo": nome "A. Cherpillod: Nepivaj Vortoj (listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj), la aŭtoro, Courgenard Francio, 1988 ISBN: 2-906134-05-8". Ankaŭ en Vikipedio la tiama nomo "Eŭsebio" estis en 2015 ŝanĝita al "Eŭzebo", kaj probable multaj publikaĵoj kiuj uzas la nomon "Eŭzebo" estas influitaj de tiu plurjara lingvouzo en Vikipedio.
La vortoj "Sankta Eŭzebio" povas celi al Eŭzebio de Verĉelo aŭ al Eŭzebio (papo).
Vidu ankaŭ:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.