FET y de las JONS
From Wikipedia, the free encyclopedia
Falange Española Tradicionalista y de las Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista (mallongige, FET y de las JONS au FET kaj de la JONS, nome trad. Tradiciisma Hispana Falango de la Komitatoj de Nacia Sindikatisma Ofensivo) estis la nura laŭleĝa politika partio de Frankisma Hispanio. Ĝi aperis en 1937 el la kunigo, deviga fare de Francisco Franco kontraŭ la sento de multaj koncernatoj, de la Karlista Partio kun Falange Española de las JONS (siavice kunigo de Falange Española kun JONS kaj dissolvita en 1977 fare de la registaro de Adolfo Suárez al la Hispana transiro al la demokratio, kvankam fakte ĝi apenaŭ ekzistis de jardekoj kiel vera funkcianta partio. Poste ĝi disiĝis en diversaj funkciantaj organizoj pli malpli uzantaj saman nombron.
FET y de las JONS | ||
---|---|---|
politika partio en Hispanio | ||
Komenco | 19-a de aprilo 1937 vd | |
Fino | 13-a de aprilo 1977 vd | |
Antaŭe | Hispana Falango • Komunumo Tradiciista vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Ideologio |
naci-sindikatismo • Frankisma reĝimo • Traditionalism • Panhispanism • monarkiismo • Falangism • Integrala naciismo • National Catholicism • antikomunismo • kontraŭliberalismo • faŝismo • korporaciismo | |
Filioj | Q30904691 • National Delegation of the Youth Front • Sección Femenina vd | |
Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciista flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unika partio en Hispanio, inter 1939 kaj 1975. Anoj de tiu partio estis nomitaj falangistoj.