Fondaĵo por media edukado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La fondaĵo por media edukado aŭ FME (angle Foundation for Environmental Education aŭ FEE) estas ne-registara kaj ne-profitcela organizaĵo, kiu zorgas pri daŭripovo per edukado al la respekto kaj konservado de la medio.
Rapidaj faktoj organizaĵo • karitata organizaĵo, Komenco ...
Fondaĵo por media edukado | ||
---|---|---|
organizaĵo • karitata organizaĵo | ||
Komenco | 1981 vd | |
Lando(j) | Danio vd | |
Sidejo | Kopenhago | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
Fermi
FME estas internacia organizaĵo trovebla en 41 landoj en Eŭropo, Nordameriko, Sudameriko, Afriko, Azio kaj Oceanio. Membrorganizaĵo en ĉiu lando, kies tasko estas evoluigi la programojn de FME, reprezentas FME je nacia nivelo.