Kommil Foo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kommil Foo estas flandra kabareda duopo, kiun formas la fratoj Raf kaj Mich Walschaerts. La nomo estas nederlandigita literumo de la franca esprimo comme il faut, "kiel decas".
En la jaro 1987 la fratoj debutis kiel "Kommil Foo" en Genta studenta klubo. En 1988 ili prezentis sian unuan veran programon: Ballade. En 1993 Mark Uytterhoeven ĉeestis prezentadon de "Kommil Foo" kaj ilin invitis al sia televida programo Morgen Maandag' (Morgaŭ lundo). Tiel ili fariĝis konataj ĉe granda publiko en Flandrio.
Raf kaj Mich ankaŭ sole kunlaboris al aliaj kabaredaj, teatraj kaj infanteatraj programoj.