From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la vorto faceto havas du konfliktantajn signifojn.
Faceto estas (n-1)-dimensia ero de n-dimensia hiperpluredro aŭ de (n-1)-dimensia kahelaro.
Por diversaj dimensioj de hiperpluredro, la facetoj estas:
Por diversaj dimensioj de kahelaroj (eŭklidaj aŭ hiperbolaj), la facetoj estas:
Akurate du facetoj kuniĝas je ĉiu kresto en hiperpluredro aŭ kahelaro.
Ankaŭ, kiel j-faceto estas iam priskribata j-hiperĉelo.
Faceto de pluredro estas ĉiu plurlatero kies anguloj estas verticoj de la pluredro. Per vastigaĵo al pli altaj dimensioj, faceto estas ĉiu j-dimensia hiperpluredro) kies verticoj estas verticoj de iu donita n-dimensia hiperpluredro, ĉi tie 0<j<n.
Povas esti eble trovi kaj kunigi ĉi tiajn facetojn kaj formi novan n-hiperpluredron. Ĉi tiu procezo estas facetado aŭ facetigo kaj ĝi estas la inverso de procezo de steligo.
Ekzemple, kubo, inter aliaj, havas triangulajn facetojn; kvar taŭge elektitaj ĉi tiaj facetoj formas regulan kvaredron.
Laŭ Francisko Azorín Faco estas Antaŭaĵo de io.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina facies (faco, vizaĝo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj faceto, por malgranda faco, ofte glata kiel rezultanta pro tranĉado de solido per ebeno; faceti, por fari facetojn sur io; surfaco, por limo, kiu apartigas korpon de la spaco ekster, lokaro de sinsekvaj pozicioj de linio (naskanto), gvidita de aliaj linioj (direktantoj); facebena, facrevolua, facmalebena, facduaorda aŭ kvadrikoj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.