Falĉileto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Falĉileto aŭ lunarka falĉileto estas rikoltilo. En la origina senco ĝi estas malgranda falĉilo, duonronde kurba kun manlonga tenilo, por detranĉi grenon aŭ herbon.
Falĉileto estas agrikultura ilo, uzata ankaŭ de ĝardenistoj.
Ĉar per la mala mano oni devas kolekti la falĉitajn herberojn aŭ tigojn, necesas protekti tiun malan manon per metala aŭ alimateriala protekta ganto.