From Wikipedia, the free encyclopedia
Faruĥabad, laŭ hindie फ़र्रूख़ाबाद estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Faruĥabad | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 209625 • 209601 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 22′ N, 79° 38′ O (mapo)27.3779.63 [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Faruĥabad havis populacion de 276 581 kune kun Fatehgarh en 2011 kun legopovo de 73%, kiu estas pli alta, ol la subŝtata averaĝo.
Faruĥabad situas sur ebenaĵo 155 metrojn super la marnivelo laŭ dekstra bordo de Gango. Mainpuri troviĝas 56, Hardoj 57, Ŝahĝahanpur 66, Etah 94, Kanpur 120, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 149, ĉefurbo Delhio 270, Kolkato 1036, Mumbajo 1162 kilometrojn (aere) .
en:Muhammad Khan Bangash fondis urbon Faruĥabad en 1714 kaj nomis la urbon pri la tiama reganta imperiestro en:Farrukhsiyar.
Faruĥabad estas unu el la rimarkindaj urboj pro brodaĵo kaj teksado. La metio estis alportita fare de la afganoj en la 12-a jarcento.
En Faruĥabad la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝas la angla.
Al Faruĥabad kuras tri fervojaj linioj, krome kvar vojoj, el kiu unu havas ponton tra la rivero. Loke estas nur malgranda flughaveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.