Fastostriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fastostriko estas ankaŭ nomata politika fasto. Ĝi estas neperforta protesta fasto. Ĝia elpensinto verŝajne estis Gandhi. En Eŭropo la fastintoj plej konataj estas Lanza del Vasto kaj Louis Lecoin.
Fastostriko estas publika ago, per kiu homo morale premas la publikon kaj regantojn, ke ili agu favore kaj helpe al iu, pro konsciencdevo, aŭ plenumu ion, permesu aŭ malpermesu ion. Ke ili decidu agojn kaj farojn, ne nur parolojn kaj promesojn.
La aktivulo plenvole, libere, decidas fasti ĝis sukceso, riskante morton. Tiu ago estas vaste diskonigita eksteren.