Federico Mompou
From Wikipedia, the free encyclopedia
Frederic Mompou i Dancausse, ankaŭ Federico Mompou (Barcelono, 16-a de aprilo de 1893 - 30-a de junio de 1987), estis komponisto hispana, konata ĉefe pro sia komponaĵoj por piano kiel soloa instrumento.
Federico Mompou | |
---|---|
Frederic Mompou (1980) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1893 (1893-04-16) en Barcelono |
Morto | 30-an de junio 1987 (1987-06-30) (94-jaraĝa) en Barcelono |
Tombo | Montjuïc Cemetery |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Conservatori Superior de Música del Liceu |
Familio | |
Frat(in)o | Josep Mompou i Dencausse |
Edz(in)o | Carme Bravo |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto |
Li studis en Barcelono kaj poste en Parizo. Pro la Unua Mondmilito, li revenis al Barcelono, kie publikigis siajn unuajn komponaĵojn. Post la milito revenis al Parizo kaj tiam konis la plej gravajn muzikistojn tiuepokajn. Pro la Dua Mondmilito, li revenis denove en 1940 al Barcelono, kie plue komponis. Dum konkurso de piano, li konis la pianistinon Carmen Bravo, de kies interpretado de Schumann enamiĝis, kaj en 1957 ili geedziĝis.
Li verkis ĉefe malgrandajn muzikpecojn. Lia ĉefa inflo estis la franca impresionismo, krom Erik Satie kaj ĉefe Gabriel Fauré kaj Francis Poulenc. En multaj el tiuj malgrandaj pecoj, Mompou prenas melodiojn de la kataluna folkloro, adaptante ilin al sia muziko. Tiu ofte uzas rememorojn de la sono de la bronzaj sonoriloj, infana memoro de la fabriko de sonoriloj kie laboris lia avo.