Fernão de Magalhães
portugala esploristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fernão de MAGALHÃES [ferNAŬ de magaLAŜ] en la portugala aŭ Fernando de Magallanes en la hispana (en aliaj kromaj lingvoj: Magellan aŭ Magalano, en Esperanto Magelano[1]) (naskiĝis en 1480, mortis la 27-an de aprilo 1521)[2] estis portugala navigisto, kiu klopodis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.
Fernão de Magalhães | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1479 (1479-11-30) en Ponte da Barca, Reĝlando Portugalio |
Morto | 27-an de aprilo 1521 (1521-04-27) (41-jaraĝa) en Maktano |
Mortokialo | mortis en batalo |
Tombo | nekonata valoro |
Lingvoj | itala • portugala • hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio • Reĝlando de Kastilio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Rui de Rui de Magalhães |
Patrino | Alda de Mesquita |
Edz(in)o | Beatriz Barbosa |
Okupo | |
Okupo | esploristo • maristo • seafarer |
Li naskiĝis en ankoraŭ subdisputita loko en norda Portugalio, kaj servis al la reĝo-imperiestro Karlo la 5-a serĉe de okcidenta vojo al la "Spicaj Insuloj" (moderne Molukoj en Indonezio).[3]
La ekspedicio de Magelano de 1519–1522 iĝis la unua ekspedicio kiu ŝipveturis el Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano (tiam nomita "paca maro" fare de Magelano mem; kies trapasado okazis tra la poste nomita Magelana Markolo), kaj la unua kiu trapasis la Pacifikon. Lia ekspedicio kompletigis la unuan ĉirkaŭnavigadon de la Tero. Magelano mem ne kompletigis la tutan vojaĝon, ĉar li estis mortigita dum la Batalo de Maktano en Filipinoj. (Por la fono, estas artikolo pri Esplorado de la Pacifiko.) Ĉiuokaze, tiu ekspedicio, en kiu Magelano mortis, iĝis la unua ĉirkaŭnavigado de la Tero kiam unu el ties ŝipoj, kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, revenis al Hispanio en 1522.
En 1521, veturante okcidenten el Eŭropo, la ekspedicio atingis regionon de Sudorienta Azio, kion Magelano estis atinginta dum antaŭaj vojaĝoj veturanta orienten. Magelano tiele faris fakte preskaŭ kompletan personan ĉirkaŭnavigadon de la globo.
La Magelana pingveno ricevis sian nomon el li, ĉar li estis la unua konata eŭropano kiu notis ĝin;[4] aliaj memoraĵoj estas la Magelanaj Nuboj, nune konataj kiel proksimaj nanaj galaksioj; la ĝemelaj lunaj krateroj nome Magelano kaj Magelano A; kaj la marsa alfrapa kratero Magelano.[5]