From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Ferenc estis hungara instruisto, humanisto, unu el la fondintoj de Internacia Olimpika Komitato. Lia nobela origina familia nomo estis Kohn.
Ferenc Kemény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kohn Ferenc |
Naskiĝo | 17-an de julio 1860 en Zrenjanin |
Morto | 21-an de novembro 1944 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Kolegio de Francio Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | pedagogo sports official (en) |
Ferenc Kemény naskiĝis la 17-an de julio 1860 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio). Li mortis la 21-an de novembro 1944 en Budapeŝto.
Ferenc Kemény devenis el juda familio. Li akiris pedagogiajn diplomojn en Universitato de Budapeŝto en 1883 kaj 1888, dume li lernis ankaŭ en Parizo. Li komencis instrui jam en 1885 en Kőszeg, poste en Eger, fine en Budapeŝto, kie li estis ankaŭ titulara inspektoro. En 1920 li pensiuliĝis, sed pli frue liaj kontribuoj pri pedagogio, paco kaj humanismo ofte aperis.
En la 1880-aj jaroj li konatiĝis pri Pierre de Coubertin kaj kune kun aliaj ili establis la olimpian ideon, fine la ludojn. En 1906 li abdikis pri la sporta movado. Li plene forgesiĝis, nur post longaj jardekoj li rericevis la dignan famon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.