From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Kőrösy [kOroŝi], aŭ Francis de Korosy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrösy Ferenc estis hungara kemiisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995). Li estis nepo de statistikisto József Kőrösy.
Ferenc Kőrösy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1906 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de januaro 1997 (90-jaraĝa) en Be'er Ŝeba |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Kornél Kőrösy (en) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero |
Ferenc Kőrösy [rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de majo 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de januaro 1997 en Be'er Ŝeba.
Ferenc Kőrösy frekventis ĉeflernejon en Karlsruhe, poste universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1929. Inter 1932-1939 li laboris en laboratorio de fabriko en Budapeŝto, dum la 2-a mondmilito en universitata laboratorio. En 1947 li ekinstruis en la universitato de Budapeŝto. Post la revolucio en 1956 li migris al Israelo, kie li havis postenon en instituto, krome li instruis en Universitato Ben-Gurion de Negevo, baldaŭe ankaŭ en universitato en Jerusalemo.
Li okupiĝis en Hungario pri distilado de kriptono, en Israelo pri filtrado de sala akvo per speciala membrano. Li ricevis israelan premion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.