argentina futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Fernando Gago (prononco laŭ sistemo IFA ferˈnando ɣaɣo) estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 10-an de aprilo 1986 en Ciudadela, provinco Bonaero, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Boca Juniors, kie li inter 1991 kaj 2004 ankaŭ aktivis en junulaj teamoj kaj de 2004 ĝis 2007 pasigis siajn unuajn kvar jarojn kiel profesiulo. Inter la jaroj 2007 kaj 2012 li aktivis en la unua teamo de la hispana klubo Real Madrid, kaj en la lasta el tiuj hispanaj sezonoj estis pruntita al la itala klubo AS Roma. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. En 2008 li paralele ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "5".
Fernando Gago | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Rubén Gago |
Aliaj nomoj | Pintita |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1986 (38-jaraĝa) en Ciudadela |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.