Feroa Lingva Komitato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Feroa Lingva Komitato (feroe : Málráað, antaŭ 2012, Føroyska málnevndin) estas la reguligisto de la feroa lingvo. Ĝi estis fondita en aprilo 1985, kaj situas en Tórshavn. La celoj de la Komitato estas plifortigi kaj disvolvi la feroan lingvon, kaj ankaŭ konsili la feroan registaron pri lingvaj aferoj. La Komitato havas interalie la taskon fiksi la skribstilon por novaj vortoj enkondukitaj en la lingvon kaj certigi ke la publiko kontentige uzu la lingvon. La Lingva Komitato estas departemento de la Feroa Ministerio pri Kulturo.
Rapidaj faktoj lingvoreguliganto, Komenco ...
Feroa Lingva Komitato | ||
---|---|---|
lingvoreguliganto | ||
Komenco | aprilo 1985 vd | |
Lando(j) | Ferooj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La Komitato estas membro de la Nordia Lingva Konsilio, kiu estas parto de la Nordia Konsilio.