komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Feuerthalen estas komunumo en la distrikto Andelfingen. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 3324 loĝantojn. Feuerthalen konsistas el la municipoj Feuerthalen kaj Langwiesen.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Feuerthalen (stacidomo). |
Feuerthalen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 41′ 32″ N 8° 38′ 43″ O (mapo) |
Areo | 2,49 km² |
Alteco | 400 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8245 |
Komunumkodo | 0027 |
Feuerthalen situas je la norda limo de la distrikto rekte ĉe la rejnbordo vidalvide de la urbo Ŝafhaŭzo kun belega rigardo al la fama kastelo Munot. Al Feuerthalen apartenas ankaŭ la municipo Langwiesen (poŝtkodo 8246).
Feuerthalen (alemane Füürtale) devenas de la alemana kaj germana vorto Furt, kiu signifas travadejo. Ekzistis inter Feuerthalen kaj Ŝafhaŭzo en mezepoko ĉe tiu loko travadejo tra la Rejno.
Feuerthalen apartenas kaj al la Zurika Trafik-Unio kaj al la Ŝafhaŭza Tarif-Unio Flextax. La komunumo troviĝas sur la fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Rohrschach.
Unue dokumente menciita estis la municipo Langwiesen en la jaro 876 kiel Langewisa en letero, per kiu la abato Wolvene de Rejnaŭo transdonis la bienojn al la grafo Gozbert. En la 10-a jarcento la posedaĵo transiris al la Episkopejo Konstanco.
La unua dokumenta mencia de Feuerthalen mem okazis nur en la jaro 1318 kiel Furtal an dem Rine. Ek de 1528 Feuerthalen posedas la merkatrajto.
La 13-an de aprilo 1799 la trupoj de Napoléon Bonaparte bruligis la konatan lignoponton konstruitan en la jaroj 1754 ĝis 1756 de la arkitekto Johann Ulrich Grubenmann. Dum tiu milito en Feuerthalen estis lokita dum 14 monatoj regimento de 10'000 francaj soldatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.