FictionBook
From Wikipedia, the free encyclopedia
FictionBook, aŭ esperantigite Fikŝenbuko[1], estas libera normo de bitlibroj, bazita sur XML, kreita de Demetrio Gribov (Дмитрий Грибов), Miĥaelo Macnev (Михаил Мацнев) kaj la reta komunumo, populara en Ekssovetio. Konforme al sia nomo anglalingva tiu normo estas destinita por bitlibroj beletraj; tial ĝi malhavas rimedojn necesajn por sciencteĥnika literaturo (formulojn ktp; kvankam ja disponeblas la superaj kaj subaj indicoj).
Ekzistas grandaj ciferecaj bibliotekoj da bitlibroj en tiu formo (precipe, sed ne nur, ruslingvaj). Ekz-e Flibusta; aŭ la reta biblioteko Либрусек Arkivigite je 2013-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, entenanta 340 mil librojn de 158 mil aŭtoroj, sume 911 gigabajtojn, inter ili 123 librojn esperantajn en fb2
Arkivigite je 2014-11-03 per la retarkivo Wayback Machine (laŭ la stato je 2014-11-03).
Fikŝenbuko estiĝis en la medio de libera programaro, kaj disponigas nenion similan al DRM.
Bitlibro fikŝenfbuka konsistas el unu sola XML-dosiero kun la finaĵo .fb2
; plej ofte ĝi estas zipita, kaj tiam ĝia finaĵo estas .fb2.zip
aŭ .fbz
(la bitlibroprezentiloj fikŝenbukaj normale kapablas rekte trakti zipitajn dosierojn). La grafikaĵoj (la bildoj) estas koditaj en 64-uma kodoprezento (Base64) kaj enkadrigitaj per la etikedo <binary>
.