filmo en 1954 reĝisorita de J. Arnold From Wikipedia, the free encyclopedia
Fikreaĵo de la Nigra Laguno (angle: Creature from the Black Lagoon) estas usona sciencfikcia filmo de 1954. Ĝia reĝisoro estis Jack Arnold kaj la scenaron skribis Harry Essex kaj Arthur A. Ross.
Fikreaĵo de la Nigra Laguno | |
---|---|
Afiŝo de la filmo. | |
filmo | |
Originala titolo | Creature from the Black Lagoon |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1954 |
Daŭro | 79 min |
Ĝenro | Sciencfikcio |
Kameraado | William E. Snyder |
Reĝisoro(j) | Jack Arnold |
Produktisto(j) | William Alland |
Scenaro | Harry Essex • Arthur A. Ross |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Brazilo • Sudameriko |
Muziko de | Henry Mancini, Hans J. Salter, Herman Stein |
Rolantoj | Julie Adams • Antonio Moreno • Richard Denning • Richard Carlson • Whit Bissell • Nestor Paiva • Ricou Browning • Roland Ménard • Ben Chapman • Rodd Redwing |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Distribuo | Universal Studios |
IMDb | |
Ĝi estas unu el la plej fundamentaj filmoj de la monda kino de la 1950-aj jaroj. La subakvaj scenoj de la monstro estis filmitaj rigardante la aktorinon Julie Adams kiam ŝi naĝis en lago; ĉi tiuj scenoj influis sur la filmo Jaws. Same, la sono de la fikreaĵo estis uzita de Steven Spielberg en la filmoj Duel kaj Jaws.[1]
Usona scienca ekspedicio iras al la Amazono, ili volas malkovri ne konatajn bestajn speciojn. Kiam ili venas a la loko nome la Nigra Laguno ili ekkonas ke la legendoj estas veraj. La monstro estas fiŝhomo kun granda forto. La fikreaĵo mortigas kelkajn membrojn de la ekspedicio kaj kaptas knabinon Kay. La homoj kiuj postvivis iros serĉi la knabinon.
La argumento de la filmo baziĝas sur meksika legendo, kiun aŭskultis la reĝisoro, Jack Arnold, el la produktisto, William Alland. La legendo diris, ke en la Amazono vivas fikreaĵo kiu unufoje jare kaptas knabinon de unu el proksimaj vilaĝoj. Post li aŭskultis la historion li decidis filmi ĝin. Laŭ la reĝisoro la filmo provis krei atmosferon de teroro bazita en la malkonataĵo.
Kiel la monstro faris du aktoroj, Ben Chapman kaj Ricou Browning. La unua faris la scenojn en tero kaj la dua la scenojn en akvo. La kostumo estis farita el kaŭĉuko kaj kostis dek ok mil dolaroj. La aktoro promenis malrapide, ĉar li estis veterano post la milito de Koreo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.