![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Fynbos-landscape-2.jpg/640px-Fynbos-landscape-2.jpg&w=640&q=50)
Finboso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Finboso aŭ okcident-kablanda erikejo estas natura arbustetaro aŭ erikeja vegetaĵaro kiu troviĝas en malvasta zono de Okcidenta Kablando de Sud-Afriko, ĉefe en vintro-pluvaj marbordaj areoj kun mediteranea klimato. La finboso ankaŭ estas tutmondaj 200-unuo laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi troviĝas en la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Fynbos-landscape-2.jpg/640px-Fynbos-landscape-2.jpg)
La afrikans-lingva termino fynbos ofte estas konfuze tradukita kiel "fajna arbaro", sed la signifo estas "gracila", "svelta" – arbustaro kontraŭe al "bos", kiu en plejmulte da kuntekstoj signifas "arbaro", sed ne "arbustetaro" aŭ "arbustaro".