Fingro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fingro – en la medicina faklingvo digitus – estas unu el la (normale) kvin ekstremaĵoj de la mano aŭ de la piedo (tiam oni parolas ankaŭ pri piedfingroj).
Fingro | |
---|---|
![]() La fingroj sur la maldekstra homa mano | |
latine | digitus |
Normale, homo havas sur ĉiu mano kvin fingrojn, en la sekvanta vicordo:
- dikfingro aŭ polekso (Pollex)
- montrofingro (Index)
- mezfingro (Medius)
- ringofingro (Anularius)
- etfingro (Digitus minimus)
Ĉar ne en ĉiuj kulturoj oni portas ringon je la kvara fingro (ekde inkl. la polekso), oni eble povus rebapti la t.n. ringan fingron per la malpli eŭropisma nomo 'sennoma fingro', laŭ la finna, ĉina kaj kelkaj aliaj lingvoj.
Kiel naskiĝa kreskoperturbo povas aperi pli da fingroj (polifingreco), aŭ la fingroj povas parte aŭ tute kunkreski (sindaktilio). Oni kredis je supernatura forto de 6-fingruloj, kiuj ofte iĝis en la malnova epoko ŝamanoj.