Fiŝaglo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiŝaglo aŭ pandiono (Pandion haliaetus) estas dumtaga rabobirdo fiŝomanĝanta de la ordo de Falkoformaj kaj unika specio de la familio de Pandionedoj. Ĝi estas granda rabobirdo, kiu estas ĝis 60 cm longa kun enverguro de ĝis 2 m. Ĝi estas malhelbruna en supraj partoj kaj hegemonie grizeca en kapo kaj subaj partoj, kun nigra okulareo kaj flugiloj.
Fiŝaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nordamerika fiŝaglo pretiĝas kapti ĉasaĵon
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pandion haliaetus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi toleras ampleksan varion de vivejoj, nestas ĉe iu ajn loko ĉe akvo kaj vivas ĉie, kie estas kvietaj kaj travideblaj akvoj: maroj, lagoj, riveroj, kun fiŝoj sufiĉe grandaj. Tie la fiŝaglo serĉas siajn predojn. Ĝi manĝas preskaŭ ekskluzive nur fiŝojn, de kio devenas la komuna nomo. Ĝi evoluis specialajn fizikajn karakterojn kaj montras unikan kutimaron ĉe ĉasado kaj kaptado de predoj. Kiel rezulto de tiuj unikaj karakteroj, ĝi estas situa en sia propra taksonomia genro, Pandion kaj familio, Pandionedoj. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn. Spite sia emo nesti ĉe akvo, la Fiŝaglo ne estas maraglo.
La fiŝaglo troviĝas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. En Sudameriko ĝi tamen ne nestas, sed Nordamerikaj birdoj migras tien por travintri.