From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Aŭstrio konsistas el tri horizontalaj zonoj – ruĝa, blanka kaj ruĝa.
Flago de Aŭstrio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Aŭstrio |
Uzo | 100100 |
Proporcio | 2:3 |
Priskribo | Tri samaltaj horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj ruĝa |
Oficialigo | 1230 |
Kune kun la flago de Danio, oni opinias ĝin la plej malnova nacia flago.
Laŭ legendo, la flagon elektis Leopoldo la 5-a de Aŭstrio (1157–1194) post batalo de Akko (1191). Preskaŭ lia tuta tuniko estis sangomakulita – nur parto kovrita per rimeno estis blanka. Oni decidis, ke ĝi estu nova nacia flago.
Fakte, la flagon kreis Frederiko la 2-a de Aŭstrio (1210–1246), la lasta duko de la dinastio Babenbergoj. Li volis havi pli grandan sendependecon de Imperiestro. Finfine, li kreis novan blazonon: ruĝan kun horizontala, arĝenta zono. La plej malnova informo pri aŭstria flago estas en sigelo en monakejo de Lilienfeld kun dato – 30-a de novembro 1230.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.