From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia flago de Japanio (japane: 日章旗 nisshōki aŭ 日の丸 hi no maru, sundisko) estas blanka flago kun meze centrita granda ruĝa disko, simbolo de la suno.
Flago de Japanio | |
---|---|
nacia flago • nacia simbolo de Japanio | |
Lando | Japanio |
Uzo | 110110 |
Proporcio | 2:3 |
Priskribo | Tutblanka flago kun ruĝa cirklo en centro. |
Oficialigo | 13-a de aŭgusto 1999 |
Jam dum la Mejĝi-epoko ekde la jaro 1868 ĝi estis konsiderata la nacia flago. Kvankam la sundiska formo estis oficiale adoptita por marflagoj en 1870, ĝi estis oficiale deklarita nacia flago nur la 13-an de aŭgusto 1999.
La flankrilato de la nacia flago estas 2:3, la diametro de la disko estas 3/5 de la mallonga flanko de la flago. Ĝustaj mezuroj estas ekzemple flago 1,5 metrojn larĝa, 1 metron alta kaj kun sundiska diametro de 60 cm.
La versio kun 16 ruĝaj radioj estis uzita de la japana armeo ĝis la fino de la 2-a mondmilito. Ekde 1954 oni denove uzas ĝin ĉe la japana mararmeo. En la najbaraj aziaj landoj tiu flago daŭre alvokas negativajn kunligitecojn. Tiel pli, ke tiu flago estas uzata ankoraŭ nuntempe de konservativaj dekstruloj en Japanio.
La standardo de la imperiestro Akihito surhavas oran, 16-folian Krizantemofloron (stilisitan), kiu troviĝas centre de ruĝa flago. La flankrilato estas 2:3.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.