Flago de Pollando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Pollando konsistas el du horizontalaj strioj de egala larĝo; la supra strio estas blanka, kaj la malsupra strio estas ruĝa. Artikolo 28-a de la pola konstitucio difinas la du kolorojn, blankan kaj ruĝan, kiel la naciaj koloroj. Oni laŭleĝe rezervas varianton de la flago kun la nacia blazono en la mezo de la blanka strio por oficiala uzo eksterlande kaj surmare. Oni uzas similan flagon en hirundvosta varianto kiel la mararmea standardo de Pollando.
Tiu ĉi artikolo enhavas gravajn lingvajn mankojn. |
Flago de Pollando | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Pollando |
Proporcio | 5:8 |
Priskribo | Horizontala bicoloro de blanka kaj ruĝa |
Oficialigo | 1919 |
Proporcio | 5:8 |
Priskribo | Du horizontalaj strioj, el kiuj la supra estas blanka kaj la malsupra ruĝa |
Oficialigo | 1919, laste ŝanĝita en 1990 |
Priskribo | La maramea standardo |
Oficialigo | Uzita ĝis 1993 |
Pollando oficiale adoptis blankan kaj ruĝan kiel naciaj koloroj jam en 1831. La elektitaj koloroj devenas de la heraldikaj koloroj de la blazonoj de la du konsistantaj landoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, tio estas la Blanka Aglo de Pollando kaj la Postkuranto (litova: Vytis, pola: Pogoń) de Litovio, blanka kavaliro rajdanta blankan ĉevalon, ambaŭ sur ruĝa ŝildo. Antaŭe, la polaj soldatoj portis kokardojn de diversaj kolorkombinaĵoj. Pollando oficiale akceptis la nacian flagon en 1919. Ekde 2004 oni festas la Tagon de la Flago de Pola Respubliko la 2-an de majo.