From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia flago de Latvio estis uzita de sendependa Latvio de 1918 ĝis kiam lando estis okupita de Sovetunio en 1940. Ĝia uzo estis subpremita dum sovetia regado. Post reakirado de la sendependeco, Latvio readoptis, la 27-an de februaro 1990, la saman, ruĝ-blank-ruĝan flagon. Kvankam oficiale adoptita en 1922, la latva flago estis en uzo jam en la 13-a jarcento. La ruĝa koloro foje estas priskribita kiel simbolado de la preteco de la latvoj por doni la sangon de siaj koroj por libereco kaj ilia volemo defendi sian liberecon. Alternativa interpreto, laŭ legendo, estas ke latva gvidanto estis pafvundita en batalo, kaj la rando de la blanka tuko en kiu li estis metita estis makulita de lia sango. La blanka strio povas signifi la tukon kiu envolvis lin. Tiu rakonto estas simila al la legendo de la originoj de la flago de Aŭstrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.