Flago de Sovetunio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Sovetunio konsistis el ruĝa flago, kun la simbolo de la rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo en la supra kantono. La rikoltilo kaj martelo simbolis la laboristojn de la nacio kaj kamparanojn dum la ruĝa stelo reprezentis la regadon de la Komunista Partio de Sovetunio.
Rapidaj faktoj nacia flago ...
Flago de Sovetunio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Sovetunio |
Uzo | 110110 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Ruĝa flago kun ora rikoltilo kaj martelo kaj orlimigita ruĝa stelo en supra kantono. |
Oficialigo | 2-a de novembro 1923 (unua versio) |
Fermi
La unua flago kun la ruĝa stelo, rikoltilo kaj martelo estis adoptita la 12-an de novembro 1923. En 1955, leĝo pri la flago estis adoptita kiu kondukis al ŝanĝo de la longeco de la tenilo de la martelo kaj la formo de la rikoltilo. Fina modifo al la flago estis adoptita en 1980 en kiu la koloro estis heligita. La flago daŭre estis nacia flago ĝis la kolapso de Sovetunio.