Floroformulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Floroformulo estas formulo permesanta priskribi floron per ciferoj.
La floroformulo' de lino estas: Ka5Ko5A5-∞G(5).
La formulo komenciĝas desube (deekstere) kaj priskribas la floron:
- P perianto (montras nombron de homogenaj sepal- aŭ petalformaj folioj de la floro),
- Ka kaliko (montras nombron de la kalikaj folioj aŭ sepaloj),
- Ko korolo(montras nombron de la korolaj folioj aŭ petaloj),
- A androceo (montras nombron de la stamenoj),
- G gineceo (montras nombron de la pistiloj).
La krampo signifas kunkreskitajn florpartojn. La formulo kun ekz. 5-∞ rilatas al tre multaj florpartoj (de 5 al nenombreblaj).