Flughaveno Zuriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flughaveno Zuriko (IATA: ZRH, ICAO: LSZH, antaŭe nomita Flughaveno Zuriko-Kloten) estas laŭ nombro de la flugmovoj la plej granda flughaveno de Svislando. Ĝin mastrumas la sociento "Flughafen Zürich AG" kiu komercas sub la nomo "Unique".
Rapidaj faktoj internacia flughaveno, IATA: ZRH ICAO: LSZH ...
Flughaveno Zuriko-Kloten | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno | |||||
IATA: ZRH ICAO: LSZH | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Zuriko | ||||
Regiono | Zuriko | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Unique (Flughafen Zürich AG) | ||||
Alteco | 432 m | ||||
Geografia situo | CH1903: 683730 / 257697 (mapo)47.4647222222228.5491666666667 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 16/34 14R/32L 10L/28R | ||||
Kurej-longo | 3.700 m / 3.300 m / 2.500 m | ||||
Retejo | www.flughafen-zuerich.ch | ||||
Fermi
La Flughaveno Zuriko troviĝas rekte norde de la urbo Zuriko en la distrikto Bülach. Ĝia areo etendiĝas sur la teritorio de la komunumoj Kloten, Opfikon-Glattbrugg, Rümlang, Oberglatt kaj Winkel. Ĝi estas bazo de la aviadilkompanioj Swiss, servas kiel 3-a ĉefflughaveno de la germana Lufthansa, al Air Berlin kaj estas hejmflughaveno de Belair, Edelweiss Air kaj Helvetic Airways. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Schweizerische Rettungsflugwacht (Rega) (esperante: Svisa Vivsavflugkompanio).