Flughaveno de Rimini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Federico Fellini, alinome flughaveno Rimini-Miramare, estas itala flughaveno en Miramare, kvartalo de Rimini. Ĝi servas la urbon Rimini kaj la proksiman respublikon San-Marino, kies registaro posedas akciojn de la flughavena kompanio Aeradria.
Internacia flughaveno Federico Fellini | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: RMI ICAO: LIPR | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo | ||||
Tipo | Civila kaj armea flughaveno | ||||
Mastrumanto | Aeradria S.p.A. | ||||
Apuda urbo | Rimini (8 km) | ||||
Alteco | 12 m | ||||
Geografia situo | 44° 1′ 13″ N, 12° 36′ 43″ O (mapo)44.02027777777812.611944444444 | ||||
| |||||
En 2006 la flughavenon uzis 324.454 pasaĝeroj. Precipe somere multaj inter ili estas turistoj, sed ankaŭ negocistoj. Multaj flugoj iras de kaj al Rusio (Jekaterinburgo, Moskvo, Novosibirsk, Sankt-Peterburgo), tial la plej gravaj ŝildoj estas ankaŭ ruslingvaj.
La civila parto de la flughaveno estas dediĉita al la reĝisoro Federico Fellini, devena el Rimini; lia silhueto estas unu el la emblemoj de la flughaveno. La origina, armea parto estas dediĉita al kolonelo Giannetto Vassura. Ĝi estas uzata de armeaj helikopteroj; iamajn armeajn jetojn oni transigis al la flughaveno de Cervia.
La kurejo de la flughaveno iras de sud-oriento al nord-okcidento kaj mezuras 2996 m × 45 m. Ĝin paralelas preskaŭ samlonga ruliĝejo.