Fondaĵo Rockefeller
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fondaĵo Rockefeller, angle Rockefeller Foundation, estas privata fondaĵo kun sidejo en la Kvina Avenuo 420, en Novjorko.[1] Establita de la sesa generacio de la familio Rockefeller kaj fondita de la posedanto de Standard Oil, nome John D. Rockefeller, kun lia filo John D. Rockefeller la juna kaj la entreprenisto de la gasindustrio, kaj filantropo, Frederick Taylor Gates, en Novjorkio la 14an de majo 1913, kiam ĝia konstitucio estis formale akceptita de la Juro de Novjorkio.[2] Ĝia ĉefa celo estas jena: "Promocii la bonfarton de la homaro en la tuta mondo".[3]
Fondaĵo Rockefeller | ||
---|---|---|
fondaĵo • creative residency | ||
Komenco | 1913 vd | |
Geografia situo | 40° 45′ 3″ N, 73° 59′ 0″ U (mapo)40.750833333333-73.983333333333 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
| ||
Fondinto(j) | John D. Rockefeller • Frederick Taylor Gates • John D. Rockefeller Jr. vd | |
Ĉefestro(j) | Rajiv Shah • Judith Rodin • Gordon Conway vd | |
Membro de | Digital Public Goods Alliance vd | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | Villa Serbelloni Rockefeller vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Ekde 2015, la Fondaĵo estis klasita kiel la 39a plej granda fondaĵo en Usono laŭ la totalo de mondonacoj.[4] Fine de 2016, la havaĵo de la fondaĵo estis kalkulitaj je 4,1 mil milionoj da usonaj dolaroj (senŝanĝe ekde 2015), kun ĉiujaraj subvencioj de 173 milionoj da usonaj dolaroj.[5]