Forkvosta petrelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Forkvosta petrelo aŭ Forkovosta petrelo (Oceanodroma leucorhoa) estas malgranda marbirdo el la familio de Hidrobatedoj kaj ordo de Procelarioformaj. Ĝi ricevas ankaŭ la nomon Petrelo de Leach laŭ la brita zoologo William Elford Leach. Ĝi nomiĝas tro simile al la Forkovosta petrelo, Oceanodroma furcata, samgenra, sed oni evitu konfuzon. En la listo de Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj la Forkvosta petrelo (Oceanodroma leucorhoa) aperas laŭ tiu nomo, sed la komunaj nomoj en diversaj lingvoj kaj precipe en la latina scienca nomo de la Oceanodroma furcata sugestas saman nomon por la alia, kio eble solviĝos per aldono aŭ nealdono de la finaĵo -o en la unua radiko aŭ per alternativa nomo Petrelo de Leach por la Oceanodroma leucorhoa.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Forkvosta petrelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oceanodroma leucorhoa (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi