Formala gramatiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Formala gramatiko aŭ simple gramatiko en la teorio de formalaj lingvoj estas metodo de priskribo de formala lingvo. Ĉiu formala lingvo L bazas sur iu finkvanta alfabeto A de literoj (simboloj). Alivorte, gramatiko estas metodo (matematika aparato) de distingo de propozicioj, konstruitaj sur la bazo de alfabeto A, apartenantaj al lingvo L de ĉiuj literaj sekvencoj el alfabeto A.
Formalajn gramatikojn kaj formalajn lingvojn esploras la matematika lingvistiko, kiu disvolviĝas ekde 1950-aj jaroj.
Oni distingas:
- generantajn gramatikojn (kiuj difinas regulojn de konstruaĵo de propozicioj de lingvo L);
- rekonantajn (analizajn) gramatikojn (kiuj respondas, ĉu certa propozicio P apartenas al lingvo L).