Gaŭlo-latinida lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La gaŭlo-latinida lingvaro estas subgrupo de la Okcidenta latinida lingvaro ene de la latinida lingvaro, kiu mem estas branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj estas la
- franca lingvo,
- okcitana lingvo (kun la gaskona lingvo),
- arpitana lingvo kaj en iom pli vasta senco ankaŭ la
- kataluna lingvo kaj la
- gaŭlo-itala lingvaro
La gaŭlo-latinidaj lingvoj evoluis el la parolata latina lingvo, kiu post la kolapso de la Romia Imperio iom post iom iĝis la vulgara latino. La nomo "gaŭlo-latinida" aludas al la kelta popolo de Gaŭloj, kiuj historie setlis en la regiono de la nuntempaj gaŭlo-latinidaj lingvoj kaj je alta grado influis la regionan variaĵon de la latina lingvo.[1]. La teritorio de la gaŭlo-latinidaj lingvoj latine nomatas Galloromania.