Francilio
regiono de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono, aŭ Parizio[1] estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun 11,6 milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Departementoj ...
Francilio (Île-de-France) | ||
regiono | ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Departementoj | 8
- Paris (75) - Seine-et-Marne (77) - Yvelines (78) - Essonne (91) - Hauts-de-Seine (92) - Seine-Saint-Denis (93) - Val-de-Marne (94) - Val-d’Oise (95) | |
Najbaras kun | 5
- Centro-Valo de Luaro Francio - Supra Normandio Francio - Picardie Francio - Bourgogne Francio - Champagne-Ardenne Francio | |
Gravaj urboj | ||
Rivero | Sejno | |
Prefektejo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 51′ 24″ N 02° 21′ 3″ O (mapo) | |
Areo | 12 011 km² (1 201 100 ha) | |
Loĝantaro | 11 852 851 (2011) | |
Denseco | 986,83 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
ISO-kodo | FR-J | |
Francilio en Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Île-de-France | ||
Retpaĝo: www.iledefrance.fr | ||
Fermi
La regiono Francilio konsistas el ok departementoj: Parizo (kiu estas samtempe urbo kaj departemento), Seine-et-Marne, Yvelines, Essonne, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne kaj Val-d'Oise. ISO-kodo de la regiono estas FR-J.