Francisco López de Gómara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco López de Gómara (Gómara, provinco Soria, 1511 – samloke, 1566) estis hispana ekleziulo kaj historiisto, kiu elstaris kiel kronikisto de la hispana konkero de Meksiko, spite la fakton ke li neniam trapasis la Atlantikon.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Francisco López de Gómara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1511 (1511-01-01) en Gómara |
Morto | 1-an de januaro 1566 (1566-01-01) (55-jaraĝa) en Gómara |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | historia universitato de Alkalao |
Okupo | |
Okupo | kronikisto historiisto |
Fermi
Li translokiĝis al Romo en 1531, kaj reveninte ĉirkaŭ 1540 li konis Hernán Cortés kaj restis en lia hejmo kiel kapelano. Li estis humanisto kaj historiisto, profesoro de klasikaj beletroj en la Universitato de Alkalao.[1]
La dua parto de lia verko, titolita Crónica de la conquista de Nueva España, estis elirejo por la versio de la historio de la konkero de Meksiko de Bernal Díaz del Castillo, en sia Historia verdadera de la conquista de la Nueva España.